Jean-Jacques Boissard (1528-1602) | ||
---|---|---|
![]() poeta Francicus
| ||
Persona informo | ||
Jean-Jacques Boissard | ||
Naskiĝo | 1528 en Besançon ![]() | |
Morto | 30-a de oktobro 1602 en Metz ![]() | |
Etno | Francoj vd | |
Lingvoj | latina • meza franca • franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Francio ![]() | |
Alma mater | Universitato de Padovo | |
Familio | ||
Parencoj | Hugues Babet (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto desegnisto verkisto vidartisto ![]() | |
Aktiva dum | 1543–1602 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jean-Jacques Boissard (1528-1602) (naskiĝis en Besançon en 1528 - mortis en Metz la 30-an de oktobro 1602) estis franca filologo, antikvaĵisto, latinisto kaj poeto.
Li edukiĝis en Loveno, sed kaŝe forlasis la seminarion de la urbo kaj travojaĝis Germanion kaj Italion, kie li restis dum multaj jaroj, vivinte kelkfoje eĉ plej mizere. Lia restado en Italio vekis en li la gusto pri antikvaĵoj, kiujn li kolektis en Romo kaj najbaraĵoj. Pli malfrue li vizitis la grekajn insulojn, sed kaŭze de malsano li devis reiri al Romo. Tie ĉi li kompletigis sian kolekton kaj poste reiris al Francio. Ĉar ne permesiĝis publike konfesi la protestantan religion, kiun li antaŭe brakumis, li retiriĝis al Metz, kie li restis ĝis siaj lastaj tagoj.