Jean-Victor PONCELET (1a de julio 1788, Metz – 22a de decembro 1867, Parizo) estis franca matematikisto kaj inĝeniero, aŭtoro de elstaraj kontribuoj kiuj helpis al la rekuperado de la projekcia geometrio kiel grava matematika fako.
Li estis militisto kaj militprizonulo en Rusio. Oni diras ke en prizono maturigis sian sciaron.
Poste en 1829, li publikis sian verkon Introduction à la mécanique industrielle (Enkonduko al industria meĥaniko), pri kiu li estas fama, kaj plibonigis la fasonadon de turbinoj kaj akvoradoj.
Jean-Victor Poncelet estas unu de la 72 sciencistoj kies nomo estas skribita en la Eiffel-Turo.