Jean Amouroux | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aprilo 1937 |
Morto | 4-an de januaro 2018 (80-jaraĝa) en Perpinjano |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Jean AMOUROUX (29-an de aprilo 1937 - Perpinjano, 4-an de januaro 2018) estis franca esperantisto. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, precipe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj. Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la Muzeo de Esperanto de Subirats (en Katalunio, Hispanio).