Jean Cassou (naskiĝis la 9-an de julio 1897 en Deŭsto, mortis la 16-an de januaro 1986 en Parizo) estis franca verkisto, rezistanto, kuratoro de muzeo, recenzisto, tradukisto kaj poeto. Li ankaŭ estis la fonda direktoro de Nacia Muzeo de Moderna Arto en Parizo kaj la unua prezidanto de la Institut d'Estudis Occitans.
Dum la Dua Mondmilito, la reĝimo de Vichy eksigis lin el lia posteno de direktoro de la muzeo pri moderna arto. Li tuj eniris en la rezistadon ekde septembro 1940, kaj regis la aperon de la unua ĵurnalo de rezistantoj ĝis marto 1941. En aŭgusto 1941 li devis fuĝi en la neokupitan zonon, en Tuluzo. Tie li estis arestita en decembro 1941 kaj enprizonigita ĝis junio 1943, kiel oponanto al la reĝimo. Post sia liberiĝo li reagadis kiel rezistanto kaj la Provizora registaro de la Franca Respubliko nomis lin regiona komisaro de la Tuluza regiono en junio 1944. Li estis vundita en batalo kun la germana armeo dum la liberiĝo de la urbo en aŭgusto 1944.