Jean CASTEX [ĵan kasteks] (naskiĝis la la 25-an de junio 1965 ) estas franca politikisto, alta ŝtatoficisto kaj estis ĉefministro de Francio de la 3-a de julio 2020 ĝis la 16-a de majo 2022.[1]
Kiel urbestro de la urbeto Prades, li ricevis laŭdojn pro sia agado dum la Kronvirusa pandemio de 2019-2020.[2] Antaŭ tio li plenumis aliajn altajn postenojn en la politiko de sia regiono. Li estas fluparolanta, krom de la franca, ankaŭ de la kataluna kaj sentema al la aferoj de la katalunoj.
Jean Castex estis oficiale nomumita ĝenerala estrar-prezidanto de RATP la 19-an de oktobro 2022.[3]