Jean Chacornac

Jean Chacornac
Persona informo
Jean Chacornac
Naskiĝo 21-an de junio 1823 (1823-06-21)
en Liono
Morto 6-an de septembro 1873 (1873-09-06) (50-jaraĝa)
en Saint-Jean-en-Royans
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo astronomo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean CHACORNAC (naskiĝis la 21-an de junio 1823 en Liono, mortis la 23-an de septembro 1873 en Villeurbanne) estis franca astronomo.

Filo de malriĉa familio, li komencis kiel komizo en ĉiovendejo de Marsejlo. En 1851, li ekkonis Benjamin Valz, direktoro de la observatorio de Marsejlo. En tiu observatorio li lernis pri astronomio, kaj iĝis la adjunkto de Benjamin Valz. En 1854, Urbain Le Verrier nomumis lin helpanto astronomo en la observatorio de Parizo.

Li partoprenis al la misio al Hispanio por observi la suneklipson de 18-a de julio 1860; sed lia malbona farto trudis lin foriri el la observatorio de Parizo en 1863. Li instaliĝis en Villeurbanne kie li faris konstrui malgrandan observatorion kun lorno kaj teleskopo kiujn li mem fabrikis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne