Jean-Michel André JARRE (n. 24-an de aŭgusto 1948 en Lyon) - franca muzika komponisto kaj muzikisto utiliganta artfajraĵojn. Konsiderata kiel unu el la pioniroj de elektronika kaj novepoka muziko. Lian koncerton sur la Placo de la Konkordo en 1979 - notitan en la Guinness-libro de rekordoj - aŭskultis miliono da personoj.
Li estas filo de la legenda Maurice Jarre, la komponisto de filma muziko. Lia patrino apartenis al franca rezistado. Jean Michel Jarre partoprenis 25-jariĝon de la pola Solidareco per la koncerto Spaco de Libero.
Interalie li estas konata per la komponaĵoj Oxygene kaj Équinoxe.