Jelgava | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
ŝtata urbo de Latvio (2021–) respublika urbo en Latvio (–2021) ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Latvio | ||||
Regiono | Zemgalio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajto ekde | 1573 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LV-30(01-18) | ||||
Telefonkodo | (+371) 630 | ||||
Kodo laŭ ISO | LV-JEL | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 54 701 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 903 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 39′ N, 23° 43′ O (mapo)56.65222222222223.724444444444Koordinatoj: 56° 39′ N, 23° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 13 m [+] | ||||
Areo | 60,56 km² (6 056 ha) [+] | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Jelgava (germane Mitau, ruse historie Елгава/Jelgava kaj Митава/Mitava, pole historie Mitawa, litove historie Mintauja kaj Jelgava) estas urbo en la centra parto de Latvio. Jelgava apartenas al la regiono Zemgalio kaj situas 44 kilometrojn sudokcidente de la landa ĉefurbo Rigo. Komence de 2005 la urbo havis 66 136 loĝantojn kaj estas la plej granda urbo de la regiono. Ĝis la jaro 1919 Jelgava estis la ĉefurbo de la historia regiono Kuronio.
Jelgava situas en fekunda ebenaĵo ĉe la norda bordo de la rivero Lielupe, kies inundoj ĉiuprintempe endanĝerigas la malmonte situantan urbon. La urbo enkadriĝas de la Jakoba Kanalo, nomita laŭ la germanlingva kuronia duko Jakob Kettler, estas fervoja nodopunkto kaj grava bazarejo por greno kaj ligno.