Jeremy Rifkin

Jeremy Rifkin
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1945 (1945-01-26) (80-jaraĝa)
en Denvero
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Lernejo Wharton - ekonomiko (–1967)
The Fletcher School of Law and Diplomacy (en) Traduki - internaciaj rilatoj (–1968)
Morgan Park High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ekonomikisto
prognostician (en) Traduki
politikologo
publikigisto
universitata instruisto
sociologo
verkisto
filozofo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Entropy: A New World View
The End of Work
The European Dream
The Empathic Civilization
The Third Industrial Revolution
sen valoro
vdr

Jeremy Rifkin (Denver, Usono, la 26-an de januaro 1945) estas ekonomikisto, socia teoriulo, politika konsilisto kaj aktivisto. Li verkis pli ol 20 librojn pri la efiko de sciencaj kaj teknologiaj novigoj sur la ekonomio, la medio kaj la laboro. Li estis la elpensinto de la termino Tria Industria Revolucio, kio signifas, ke la kapitalisma sistemo finiĝas kaj nova epoko ekestas. La Tria Industria Revolucio, kiel plano por la estonteco, estis akceptita de la Eŭropa Parlamento en 2007 kaj estas efektivigita de diversaj fakoj de la Eŭropa Komisiono[1].

Li estas konvinkita, ke preskaŭ ĉiuj produktoj baldaŭ estos produkteblaj kun preskaŭ nulaj kostoj pro nova teknologio, kun gravaj konsekvencoj por la ekonomio. Krome ĉiuj homoj kundividos energion unu kun la alia pere de 'energia interreto' kiel ni jam nun faras kun informojn.

En 1974, Rifkin organizis amaskunvenon kontraŭ la petrolaj kompanioj de Boston. Kampanjanoj ĵetis malplenajn petrolajn barelojn en la havenon por protesti pri la altiĝo de la benzinaj prezoj kiel rezulto de la OPEC-embargo[2]. En 1978 li fondis la Fondumon pri Ekonomiaj Tendencoj (FOET), organizaĵo kiu okupiĝas pri ekonomio kaj klimata ŝanĝo .

  1. angle Eŭropa Parlamento: Written Decklaration on establishing a green hydrogen economy and a third industrial revolution, la 12-an de februaro 2007.
  2. angle The Crimson: Anti Nixon Oil Party protest planned for Sunday Afternoon.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne