Jerry Falwell | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1933 en Lynchburg |
Morto | 15-an de majo 2007 (73-jaraĝa) en Lynchburg |
Mortokialo | Kora misritmo ![]() |
Tombo | Virginio ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Baptist Bible College (en) ![]() Brookville High School (en) ![]() ![]() |
Familio | |
Infanoj | Jonathan Falwell (en) ![]() ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | predikisto verkisto de nefikcio publika konato ![]() |
Jerry Lamon Falwell (n. 11-an de aŭgusto 1933 en Lynchburg, Virĝinio ; m. 15-an de majo 2007 samloke) estis kristanfundamentalista-baptista pastro, televida predikisto kaj grava apoganto de la konservativa politiko. Li estas fondinto de la megaeklezio Thomas Road Baptist Church (1956) en Lynchburg kaj de Moral Majority Movement, kiu okupiĝas pri alkoholistoj, droguzistoj kaj virinoj, kiuj havas problemon pri sia gravedeco.
Falwell postulis transformon de la lerneja sistemo, por ke la eklezioj havu pli grandan rolon. Li apogis prezidenton Buŝ, dum la teroratakojn de la 11-a de septembro 2001 nomis kiel dia venĝo pro liberalaj pekoj de Usono.
En 1983, la Hustler-magazino faris parodion (falsan intervjuon) pri Falwell. La televida predikisto informis pri sia „unua fojo“, kiam li havis inceston kun la patrino en necesejo. La supera kortumo ne juĝis por li monkompenson, laŭ la decido, li publika persono devas toleri tiaĵojn.