Tiu ĉi artikolo temas pri la historia persono Jesuo de Nazaret. Pri la kristana kredo pri li vidu ĉe: Jesuo Kristo. |
Jesuo de Nazaret | ||
---|---|---|
Jesuo kiel Bona Paŝtisto, frukristana pentraĵo en Romo, ĉirkaŭ 250
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉ. 7 / 4 a.Kr. en Nazareto | |
Morto | ĉ. 30 / 31 p.Kr. en Jerusalemo | |
Mortis pro | Mortpuno vd | |
Mortis per | Krucumado vd | |
Religio | judismo vd | |
Etno | judoj vd | |
Lingvoj | juda palestina aramea lingvo • Biblia Hebrea • kojnea greka vd | |
Ŝtataneco | sen valoro vd | |
Familio | ||
Patro | Jozefo de Nazareto | |
Patrino | Maria, patrino de Jesuo vd | |
Gefratoj | Jakobo la Justulo, Jozefo, Judaso, frato de Jesuo kaj Simono, frato de Jesuo vd | |
Profesio | ||
Okupo | predikisto folklora kuracisto socia aktivisto vd | |
Aktiva en | Galileo • Judeo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Jesuo, ankaŭ nomata Jesuo de Nazaret (aramee ישוע ܝܫܘܥ, Jēŝūʿ, grekigite Ἰησοῦς ὁ Ναζωραῖος; naskiĝis inter la jaroj 7 kaj 4 a.Kr. probable en Nazaret, mortis ĉirkaŭ la jaroj 30 aŭ 31 en Jerusalemo) estis juda migranta predikanto. Ekde ĉirkaŭ la jaro 28 li ekaperis publike en Galileo kaj Judeo. Du aŭ tri jarojn poste li estis krucumita en Jerusalemo de romiaj soldatoj laŭ ordono de la romia prefekto Poncio Pilato.
La Nova Testamento (NT) estas la plej grava fonto pri Jesuo, kaj por religio kaj por esploro pri la historieco de Jesuo. Laŭ la NT, Jesuo alvokis sekvantojn, proklamis al la tiutempaj judoj la baldaŭ venontan regnon de Dio kaj tial alvokis sian popolon al pento. Post lia morto liaj sekvantoj proklamis lin kiel Jesuo Kristo, la Savanto, la Mesio kaj filo de Dio, resurektinta de morto. El tio estiĝis nova mondreligio, la kristanismo. Ankaŭ ekster kristanismo li fariĝis signifa.