Jesuo kaj la virino adulta (populare dirita ankaŭ “epizodo de Jesuo kaj la adultulino" aŭ ankaŭ "parabolo de la adultulino") estas pasaĵo de la Evangelio laŭ Johano (8,1-11), en kiu virino, kaptita en adulto, estas enkondukita, de fariseoj kaj skribistoj, antaŭ Jesuo por scii lian opinion pri la mortokondamno per ŝtonigo laŭ la mosea tradicio. Temas pri la epizodo el kiu originis la onidiro: “kiu estas senpeka unua ĵetu la ŝtonon”.
Tiu teksta peco ne aperas en la manuskriptoj plej antikvaj kaj fidindaj de la Evangelio laŭ Johano kaj tio puŝis la preskaŭ tutan modernan kritikon ĝin ne rekoni kiel originan eron de tiu Evangelio.[1][2] La rakonto pri la adultolino, fakte, ne prezentas karakterizojn de la Johana stilo kaj rompige malkongruas kun la paroladoj de Jesuo diritaj dum la cirkonstanca Sukoto (festo de la kabanoj). La stilo kaj molkoreco el ĝi ŝprucantaj proksimigus al Luko (en iujn gravajn kodeksojn tiu perikopo estas enŝovita, fakte, tuj post Luko 21,28, kvankam tiu lokigo ne ŝajnas la ĝusta (Becker). Giuseppe Segalla, ekzemple, asertas ke “pri la historieco estas ĝenerale pozitiva ĉar la epizodo perfekte kongruas kun la pardono de Jesuo kiel aperas el la Evangelioj sinoptikaj: fakte tiu rakonto havas la karakterojn de la sinoptika tradicio”.[3]
Jen la teksto kiu kutime aperas en Johano el 7,53 ĝis 8,11:
"7,53 [Kaj ĉiu iris al sia domo;
8,1 sed Jesuo iris al la monto Olivarba. 2 Kaj li revenis frumatene en la templon, kaj la tuta popolo venis al li; kaj li sidiĝis, kaj instruadis ilin. 3 Kaj la skribistoj kaj Fariseoj alkondukis virinon, kaptitan en adulto; kaj stariginte ŝin en la mezo, 4 ili diris al li: Majstro, ĉi tiu virino estas kaptita adultante, en la faro mem. 5 En la leĝo Moseo ordonis al ni tiajn ŝtonmortigi; sed kion vi diras? 6 Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero. 7 Kiam ili ankoraŭ demandis lin, li leviĝis, kaj diris al ili: Kiu el vi estas senpeka, tiu unua ĵetu sur ŝin ŝtonon. 8 Kaj denove li sin klinis kaj skribis sur la tero. 9 Sed aŭdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj ĝis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo. 10 Kaj Jesuo leviĝis, kaj diris al ŝi: Virino, kie ili estas? ĉu neniu vin kondamnis? 11 Kaj ŝi diris: Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al ŝi: Ankaŭ mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.]