Jezidoj | |
---|---|
etnoreligia grupo | |
etno | |
Suma populacio | |
1 000 000 | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Ezdiki | |
Religio | |
Yazidism | |
Jezidoj Êzidîtî | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Jezidoj sur montoj de Sinjar, Irako/siria limo, 20-aj jaroj. | |||||||||||||||
etnoreligia grupo | |||||||||||||||
Suma populacio | |||||||||||||||
ĉirkaŭ 1.000 000–1 500 000 | |||||||||||||||
Fondinto | |||||||||||||||
Regionoj kun signifa populacio | |||||||||||||||
| |||||||||||||||
Religioj | |||||||||||||||
Jezidismo | |||||||||||||||
Sankta skribo | |||||||||||||||
Kitêba Cilwe (Libro de Iluminado) | |||||||||||||||
Lingvoj | |||||||||||||||
nordaj dialektoj de la kurda lingvo, malmulte la araba lingvo | |||||||||||||||
Jezidoj (kurde Êzidîtî) estas religia grupo kun la religio Jezidismo, kiu ekzistas ekskluzive inter kurdoj. Ili estas minoritata grupo inter la kurdoj, kiuj alie plimulte estas islamanoj.
Jezidoj vivas en la diversaj partoj de Kurdistano, dividite inter la ŝtatoj Irako, Sirio, Turkio, kaj kelkaj malmultaj en Irano. Ne ekzistas oficialaj nombradoj de jezidoj; oni taksas ilin ie inter 300 000 kaj 1 000 000 anoj.
Jezidismo estas monoteisma religio, kiu havas kelkajn komunajn elementojn kun i.a. zoroastrismo, kristanismo, islamo kaj judismo (vidu ankaŭ sinkretismo). En ĝi centras ĉiopova Dio kaj ties anĝeloj, kun la ĉefanĝelo Taus-i-Melek , "Anĝelo Pavo", kies simbolo estas pavo.
Jezidoj havas malfacilan situacion en pluraj siaj loĝlandoj – ĉefe kiel ne-islamanoj inter islamanoj. Ekzilaj grupoj ekzistas i.a. en Germanio.