Jido / Judgermana lingvo | ||
ייִדיש [jidiŝ] | ||
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
altgermana lingvaro • judaj lingvoj • okcidentĝermana lingvaro | ||
Parolata en | Israelo, Argentino, Aŭstralio, Belorusujo, Belgujo, Kanado, Estonujo, Hungarujo, Latvujo, Litovujo, Moldavujo, Panamo, Pollando, Puerto-Riko, Rumanujo, Rusujo, Sud-Afriko, Ukrainujo, Urugvajo, Usono (precipe Nov-Jorko) | |
Parolantoj | 3 milionoj (215 000 en Israelo) | |
Skribo | modifita hebrea | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Reguligita de | Yivo Institute for Jewish Research | |
Lingva statuso | 2 vundebla | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | yi | |
ISO 639-2 | yid | |
ISO 639-3 | yid | |
Glottolog | yidd1255 | |
Angla nomo | Yiddish | |
Franca nomo | yiddish | |
Vikipedio | ||
Jido, la jida aŭ jida lingvo (jide: ייִדיש [jidiŝ]) aŭ judgermana lingvo, ankaŭ la novjuda lingvo en traduko de ruslingva verko de L.L. Zamenhof[1], estas lingvo de la aŝkenazoj, kiuj estas judoj vivintaj en Germanio kaj poste en orienta kaj meza Eŭropo kaj hodiaŭ vivantaj en Nordameriko kaj aliaj mondregionoj. Hodiaŭ ĉirkaŭ duonmiliono aktive parolas ĉi tiun lingvon, plejparte strikt-ortodoksaj kaj ĥasidaj judoj de orienteŭropa origino.
Jido kreatis antaŭ ĉirkaŭ 1000 jaroj de judoj, kies denaska lingvoj estis mezepokaj latinidaj dialektoj. Ili ankaŭ aktive uzis la hebrean kaj la aramean (almenaŭ, kiel sanktajn kaj literaturajn lingvojn)[1][2]. Ankaŭ eblas, ke ĉi tiu lingvo unue aperis en lokoj de aktiva ĝerman-slava kontakto (kiel orienta Bavario)[3]. Dum jarcentoj ĝi fariĝis esenca parto de orienteŭropa juda vivo kaj kulturo.[2].
Laŭtipe, ĝi estas ĝermana lingvo; tamen, tre multaj ĝiaj vortoj (ĝis triono) kaj gramatikaj konstruoj venis el la hebrea, aramea kaj slavaj lingvoj. Multaj ĝermanaj vortoj estas uzataj kiel siaj ekvivalentoj en slavaj lingvoj. La radiko jid- devenas de la judgermana vorto jid (judo).