Jiloca [ĥiLOka] estas komarko de Aragono (Hispanio) en la nordokcidento de la provinco Teruelo. Ties administracia ĉefurbo estas Calamocha kaj la ĉefurbo por agrikultura disvolvigo estas Monreal del Campo. La komarko estas en la Iberia Sistemo, ĉirkaŭ la meza fluejo de la rivero Jiloca, de kiu ĝi ricevas nomon, norde de la komarko Comunidad de Teruel. Ĝi havas areon de 1932,10 km² kaj populacion de 14 584 loĝantoj.
La komarko Jiloca enhavas 40 municipojn kaj 58 loĝlokojn, ĉiuj el ili apartenantaj al la provinco Teruel kaj al la regiono Aragono. La plej gravaj kaj loĝataj municipoj de la komarko estas Calamocha (4776 loĝ.) kaj Monreal del Campo (2744 loĝ.). La komarko estas en la koridoro inter la urboj Teruelo kaj Zaragozo, integrita en la nomita Corredor Mediterráneo-Cantábrico, unu el la ĉefaj aksoj por transporto de Nordorienta Hispanio kiu ligas la urbojn Valencio, Zaragozo kaj Bilbao.