James Merrill "Jim" JEFFORDS (11-an de majo, 1934 – 18-an de aŭgusto, 2014) estis usona senatano de Vermonto. Ĵurinta en la Senato en 1989, li servis kiel respublikano ĝis 2001, kiam li lasis la partion por fariĝi sendependa kaj komencis aniĝi kun la demokratoj. Li emeritiĝis de la Senato en 2007. Antaŭ esti en la Senato, li servis kiel la usona reprezentanto por Vermonto de 1975 al 1989.