Jimmy CARTER [elp. ĝimi karter] (naskiĝis la 1-an de oktobro 1924 en Plains, mortis samloke la 29-an de decembro 2024[1]) estis la 39-a prezidento de Usono de 1977 ĝis 1981. Li ricevis la Nobel-premion pri paco en 2002, la sola usona prezidento kiu ricevis tiun ĉi premion post eksiĝo de altranga registara posteno. Li estis ankaŭ la unua prezidento en la historio de Usono kiu atingis la aĝon de 100 jaroj.[2]
Post servo kiel oficiro kaj atominĝeniero en la usona mararmeo li revenis al sia naskiĝurbo Plains, Georgio en la sudoriento de Usono kaj kultivis arakidojn antaŭ li ekpolitikumis.
Kvankam Carter estis malmulte konata ekster sia hejmŝtato, li iĝis la prezidenta kandidato por la demokrata partio de Usono en 1976 kaj venkis la respublikanon Gerald Ford.
Gravaj eventoj dum la prezidenteco de Carter:
- La 7-an de septembro 1977, en Vaŝingtono, prezidento Carter kaj la panama ŝtatestro Omar Torrijos subskribis interkonsenton, transdonante kontrolon de la Panama kanalo al la panama registaro en 2000.
- Pactraktato inter Israelo kaj Egiptio. En septembro 1978, ĉe la pactraktatoj de Camp David kondukita de Carter, egipta prezidanto Anŭar as-Sadat kaj israela ĉefministro Menaĥem Begin konsentis pri paco, reciproka rekono kaj la translokigo de la Sinajo al Egiptio, subskribante la Camp David interkonsentoj la 17-an de septembro 1978, sigelita per kroma interkonsento la 26-an de marto 1979. Tio finigis serion de kvar egiptaj-israelaj militoj.
- Traktato SALT 2 pri redukto de la armilaro kun Sovetunio
- «Krizo de energio» kaj rilataj ekonomiaj problemoj
- Malsukceso por kaj Carter kaj Usono estis la ostaĝkrizo en Irano en 1979: Carter faris nenion por malhelpi la falon de la reĝimo de la por-usona ŝaho Reza Pahlavi. Kiel rezulto, la ŝaho fuĝis de la lando kaj mortis en Usono. Ajatolo Ĥomejni, kiu post la irana revolucio ekregis en Irano, komencis konduki kontraŭ-usonan kaj kontraŭ-okcidentan eksteran politikon. Usono estis deklarita la «Granda Satano» kaj malamiko numero 1 de Irano. La registaro de Ĥomejni postulis, ke Usono ekstradiciu la ŝahon, sed Usono ne faris koncedojn. Poste 52 usonaj diplomatoj estis tenitaj kiel ostaĝoj en la usona ambasadejo en Teherano. Provo liberigi la ostaĝojn uzante helikopterojn finiĝis en fiasko kaj lia ministro por eksteraj aferoj Cyrus Vance eksiĝis en protesto. La krizo estis grava kialo kial Carter poste perdis en la balotoj de 1980 kaj lin postsekvis prezidento Ronald Reagan en 1980. Sekve de tio Carter malgajnis. En Usono en la tempo de Carter, inflacio kaj senlaboreco estis altaj kaj la nacia fiero estis humiligita pro la okazaĵoj en Irano.
- ↑ (en) Kevin Sullivan, Edward Walsh, «Jimmy Carter, 39th president and Nobel Peace Prize winner, dies at 100, his son says» (Jimmy Carter, la 39-a prezidento kaj Nobel-premiinto pri paco, mortas je la aĝo de 100 jaroj, lia filo diras), The Washington Post, la 29-an de decembro 2024
- ↑ (en) Patricio Chile, Former President Jimmy Carter turns 100: A look back at his legacy. ABC News, la 1-an de oktobro 2024, alirite la 29-an de decembro 2024.