Joachim-Ernst Berendt (naskiĝis la 20-an de julio 1922 en Berlino; mortis la 4-an de februaro 2000 en Hamburgo) estis germana muzikĵurnalisto kaj-produktisto en la muzikĝenro ĵazo. Li estis pli ol kvardek jarojn redaktisto ĉe la tiama Südwestfunk en Baden-Baden kaj per tio la plej longe dungita ĵazredaktisto de la mondo.[1] Per (dumtempe) ĉiusemajna televidelsendo kun ĵazkoncertoj kaj tiam ĉiutage dissendita radioprogramo pri ĵazo li faris altvalorajn pionirlaborojn por la antaŭenigo kaj disvastigo de ĵazo en postmilita Germanujo.