Joan Guinjoan

Joan Guinjoan
Persona informo
Naskiĝo 28-an de novembro 1931 (1931-11-28)
en Riudoms
Morto 1-an de januaro 2019 (2019-01-01) (87-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Altlernejo Muzika de Parizo «Alfred Cortot»
Schola Cantorum de Paris (en) Traduki
Conservatori Superior de Música del Liceu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
pianisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://joanguinjoan.com/
vdr

Joan Guinjoan Gispert (28-a de novembro de 1931, Riudoms, Tarragona, Hispanio — la 1-an de januaro 2019)[1] estis komponisto hispana.

Li studis en la Konservatorio de Barcelono. En 1953 ekkoncertis per piano kaj en 1954 instaliĝis en Parizo, kie debutis kiel pianisto en la Sala Cortot, kaj en kies École Normale de Musique plustudis. Li studis komponarton, orkestradon kaj elektroakustikon. Poste li ampleksigis siajn studojn ĉe Cristòfor Taltabull.

El la 1960-aj jaroj li rezignis la piankoncertadon kaj koncentriĝis en komponarto. Li direktis orkestrojn de Eŭropo kaj Ameriko, ricevis premiojn kaj honorojn kaj direktis muzikajn asociojn kaj instancojn ambaŭkontinente.

La 3-a de novembro de 2004 ankoraŭ premieris en la Gran Teatro del Liceo de Barcelona, la operon Gaudí, laŭ libreto de Josep Maria Carandell.

  1. Fallece el compositor Joan Guinjoan

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne