Joe Dallesandro

Joe Dallesandro
Persona informo
Naskonomo Joseph Angelo D’Allesandro
Naskiĝo 31-an de decembro 1948 (1948-12-31) (76-jaraĝa)
en Pensacola, Florido,  Usono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo aktoro
scenaristo
filmproduktoro
filmaktoro
televida aktoro
modelo
pornografia aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1967– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Joseph Angelo D'Allesandro III (31a de Decembro 1948), plej bone konata kiel Joe Dallesandro, estas usona aktoro kaj varhola superstelulo. Ludinte gravajn rolulojn kiaj Lucky Luciano en The Cotton Club, Dallesandro estas ĝenerale konsiderata la plej fama vira seksosimbolo de usonaj subkulturaj filmoj de la 20a jarcento, same kiel seksosimbolo de la geja subkulturo.[1]

Dallesandro stelulis en Flesh kiel dekjaraĝa strata ĉiesulo. La gazeto Rolling Stone en 1970 deklaris sian duan stelulan aperon ĉe Trash kiel "Best Film of the Year" (plej bonkvalita filmo de la jaro), kio faris lin stelulo de junulara kulturo, seksa revolucio kaj subkultura novjorka artokolektivo de la 1970-aj jaroj. Dallesandro stelulis ankaŭ en la filmo de 1972 nome Heat, alia filmo de Warhol kiu estis konsiderata kiel parodio de Sunset Boulevard.

Dallesandro estas konsiderita vira sekssimbolo de 20-a jarcenta usona neĉeftendeca kino. Lia biografiisto Michael Ferguson deklaras: Dallesandro estis la unua malkaŝe erotika vira sekssimbolo kiu piediris nuda sur la ekrano [2].

  1. Gary Morris (2010-03-31) Bright Lights Film Journal: Books: Little Joe, Superstar: The Films of Joe Dallesandro. Brightlightsfilm.com. Alirita 2010-10-07 .
  2. Ferguson, Dr. Michael. (2003) Idol Worship: A Shameless Celebration of Male Beauty in the Cinema, 2‑a eldono, STARbooks Press. ISBN 978-1-8918-5548-1.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne