Joe Hill | |
---|---|
usona kantisto de popolkantoj | |
Persona informo | |
Naskonomo | Joel Emmanuel Hägglund |
Aliaj nomoj | Joseph Hillström |
Naskiĝo | 7-a de oktobro 1879 en Gävle, Svedio |
Morto | 19-a de novembro 1915 en Sallaga Urbo, Usono |
Mortokialo | Pafvundo |
Tombo | Haymarket Martyrs' Monument (en) |
Lingvoj | sveda • angla |
Loĝloko | Portlando |
Ŝtataneco | Usono Svedio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro sindikatisto poeto |
Joe Hill, oficiale Joel Emmanuel Hägglund, ankaŭ konata kiel Joseph Hillström (naskiĝis la 7-an de oktobro 1879, mortis la 19-an de novembro 1915) estis sveda-usona politika kantisto kaj membro de sindikato Industrial Workers of the World (IWW). Inter liaj kanzonoj estis La Predikisto kaj la Sklavo, en kiu li inventis la popularan anglalingvan terminon "pie in the sky" (tradukata en Esperanton kiel "torto en la ĉielo" aŭ "torto post la morto"). Li estis ekzekutita pro murdo post neregula proceso, kaj poste iĝis la temo de pluraj popolkantoj.