Johan de Witt

Johan de Witt
Persona informo
Naskonomo Jan de Witt
Aliaj nomoj D.H.
Naskiĝo 24-an de septembro 1625 (1625-09-24)
en Dordrecht,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Morto 20-an de aŭgusto 1672 (1672-08-20) (46-jaraĝa)
en Groene Zoodje,  Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj
Mortokialo Linĉado Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj latina
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj Provincoj Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Lejdeno - juro (1641–1645)
Universitato de Angers - matematiko (–1645) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Jacob de Witt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Cornelis de Witt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Wendela Bicker (en) Traduki (1655–) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Johan de Witt Jr. (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Andries de Witt (en) Traduki (onklo)
Cornelis de Graeff (mul) Traduki (onklo)
Pieter de Graeff (kuzo aŭ kuzino)
Jan Gerritsz. Bicker (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato (1645–1650)
matematikisto
politikisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Statuo de Johan de Witt lokita en Dordrecht.

Johan DE WITT (naskiĝis la 24-an de septembro 1625 en Dordrecht - mortis la 20-an de aŭgusto 1672 en Hago) estis grava politikisto de Nederlando dum la dua duono de la 17-a jarcento.

Li naskiĝis en 1625 en aristokrata familio de Dordrecht, kaj restis la Granda Pensionano (la plej grava ŝtatoficisto de Nederlando) ekde 1653 ĝis 1672. Li ĉefe plifortigis kaj plivastigis la fundamentajn liberojn de la nederlandaj urboj. Li traktadis pacon kun la Anglio de Oliver Cromwell en 1654. Post nova milito en 1665-66 kaj konforme al la traktato de Breda, li devis cedi Novan Amsterdamon al Anglio.

En 1668, li kreis aliancon kontraŭ la franca reĝo Ludoviko la 14-a kun Svedio kaj Anglio. Tio plifaciligis la ellaboradon de la traktato de Aachen. En 1672, Johan de Witt tamen ne povis preventi francan invadon de Nederlando dum la Franca-Nederlanda milito. Je la 20-a de aŭgusto, li estis murdita kune kun sia frato Cornelis de kelkaj anoj de Vilhelmo la 3-a de Oranje.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne