Christianus Democritus (1673-1734) | ||
---|---|---|
![]() germana teologo, kuracisto kaj alkemiisto
| ||
Persona informo | ||
Johann Konrad Dippel | ||
Naskiĝo | 10-a de aŭgusto 1673 en Burgo Frankenŝtejno, ![]() | |
Morto | 25-a de aprilo 1734 en Kastelo Wittgenstejno, apud Lahn, ![]() | |
Religio | Evangelia eklezio vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Landgraflando Hesio-Darmstadt ![]() | |
Alma mater | Universitato de Gießen | |
Profesio | ||
Alia nomo | Ernst Christoph Kleinmann • Ernst Christian Kleinmann • Cordatus Libertinus vd | |
Okupo | teologo filozofo alkemiisto kemiisto kuracisto anatomo ![]() | |
Laborkampo | Alkemio, kemio, teologio, medicino kaj homa anatomio ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Conrad DIPPEL (1673-1734) estis germana teologo, kuracisto kaj alkemiisto.[1] Li estas la malkovrinto de la ostoleo konata kiel oleo produktita per detrua distilado de organikaj substancoj aŭ oleo de Dippel. Ĝi uzatas kiel antisepsaĵo aŭ por malnaturaligi la alkoholojn. Lia vivo kovriĝas per mistero kaj legendo kaj oni diras ke li estas la modelo kiun Mary Shelley uzis por sia dramo Frankenŝtejno, kvankam la ideo restas polemika. Iam Dippel diris ke "La religio ne devas esti ia dogmo, sed amo kaj sinofero".