Johann Friedrich von Brandt (Johan Friedrich von Brandt) (la 25-an de majo 1802 - la 15-an de julio 1879) estis germana naturalisto.
Brandt estis naskiĝinta en Jüterbog kaj lernis ĉe gimnazio en Vitenbergo kaj en la Universitato de Berlino. En 1831 li estis nomumita direktoro de la Zoologia Sekcio ĉe la Sankta Petersburga Akademio de Sciencoj, kie li publikigis en la rusa. Brandt instigis al la kolekto de indiĝenaj bestoj, multaj el kiuj ne estis reprezentitaj en la muzeo. Multaj specimenoj komencis alveni de la ekspedicioj de Nikolaj Severcov, Przhevalsky, Middendorff, Schrenck kaj Gustav Radde.
Li priskribis plurajn birdojn kolektitajn fare de rusaj esploristoj de la Pacifika Marbordo de Nordameriko, inkluzive de la Brandta kormorano, la Ruĝkrura trifingra mevo kaj la Okulvitra molanaso. Li ankaŭ estas omaĝata en la Brandta vesperto kaj en la Brandta erinaco.
Brandt ankaŭ estis entomologo, specialigante en Koleopteroj (skaraboj) kaj Diplopoda (milpieduloj). Li mortis en Merreküll, Estonio.