Johann Karl Wilhelm Illiger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Johann Karl Wilhelm Illiger | |||||
Naskiĝo | 19-an de novembro 1775 en Brunsvigo | ||||
Morto | 10-an de majo 1813 (37-jaraĝa) en Berlino | ||||
Etno | Germanoj vd | ||||
Lingvoj | germana • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Brunsvigo-Wolfenbüttel vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entomologo universitata instruisto zoologo ornitologo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johann Karl Wilhelm Illiger (naskiĝis la 19-an de novembro 1775, mortis la 10-an de majo 1813) estis germana entomologo kaj zoologo.
Illiger estis filo de komercisto en Braunschweig. Li studis kun la entomologo Johann Hellwig, kaj poste laboris ĉe la zoologiaj kolektoj de Johann Centurius Hoffmannsegg. Illiger estis profesoro kaj direktoro de la Museum für Naturkunde en Berlino el ties formado en 1810 ĝis sia morto.
Illiger estis aŭtoro de Prodromus systematis mammalium et avium (1811), kiu estis revizio de la sistemo de Linneo. Ĝi ludis grava rolon por la adoptado de la koncepto de 'Familio'. Li eldonis ankaŭ la gazeton Magazin für Insektenkunde amplekse konata kiel Gazeto de Illiger.