Johanna Spyri | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Johanna Spyri | ||
Naskonomo | Johanna Louise Heusser | |
Naskiĝo | la 12-an de junio 1827 en Hirzel ![]() | |
Morto | la 7-an de julio 1901 en Zuriko ![]() | |
Tombo | Tombejo Sihlfeld, 81210 ![]() | |
Nacieco | Svisa | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Svislando ![]() | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Johann Jakob Heusser (en) ![]() ![]() | |
Patrino | Meta Heusser-Schweizer (en) ![]() ![]() | |
Edz(in)o | Johann Bernhard Spyri (en) ![]() ![]() | |
Parencoj | Emilie Kempin-Spyri (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | Verkistino | |
Verkado | ||
Ĝenroj | Porinfana literaturo | |
Verkoj | Heidi | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johanna SPYRI [johana ŝpiri], origine: Johanna HEUSSER (naskiĝis la 12-an de junio 1827 en Hirzel apud Zuriko, mortis la 7-an de julio 1901 en Zuriko) estas svisa verkistino.
Ŝia verkaro konsistas ĉefe el porinfanaj rakontoj, kiuj sentimentale idealige priskribas la simplan vivon de la homoj en la montaro kaj celas peri al la legantoj piecon kaj amon al la naturo. Precipe la rakontoj pri Heidi [hajdi], knabino vivanta en la svisa montaro, estas tradukitaj al multaj lingvoj kaj plurfoje filmigitaj.
Laŭ aliaj opinioj ĉiuj libroj de Johanna Spyri kritike rigardas Svislandon kaj la vivkondiĉojn de la homoj dum la frua epoko de industriiĝo. La verkistino precipe interesiĝis pri la sorto de infanoj kaj junaj virinoj, tial la plejmulto de ŝiaj libroj estas subtitolitaj "Historioj por infanoj kaj tiaj, kiuj amas infanojn". Tial ŝiaj tekstoj havas ne nur literaturan sed ankaŭ soci-historian valoron.