Johannes Dantiscus (latine por "Johano Dancigano", pole Jan Dantyszek, germane Johannes von Höfen, Johannes Flachsbinder; naskiĝis la 1-an de oktobro 1485 en Dancigo, mortis la 26-an de oktobro 1548 en Heilsberg) estis pola diplomato, poeto kaj episkopo de Kulmo (1530) kaj princepiskopo de Varmio (1538), kaj patrono de Nikolao Koperniko. Li ankaŭ persekutis la protestantajn herezulojn en sia lando.
Lia sigelo (de kiu konserviĝas bildo en la Universitato Stanford) montras Ioannes De Curiis, Pruss. Varmien ("Johano de la Kortoj, Prusa Varmio") kaj la blazonojn de Sanktaj Katarina, Jakobo kaj Petro.