Beata | ||
Johano Duns Skoto | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
John Duns Scotus Johannes Duns Scotus Ioannis Duns Scotus | ||
Naskonomo | John Duns | |
Naskiĝo | ĉ. 1266 en Duns | |
Morto | 8-an de novembro 1308 en Kolonjo | |
Tombo | Church of the Immaculate Conception of the Blessed Virgin Mary in Cologne (en) ![]() ![]() | |
Religio | katolika eklezio • katolikismo vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Skotlando ![]() | |
Alma mater | Kolegio Merton Universitato de Oksfordo ![]() | |
Profesio | ||
Alia nomo | Doctor Subtilis • Doctor marianus vd | |
Okupo | filozofo lektoro regula kleriko verkisto teologo universitata instruisto predikisto ![]() | |
Laborkampo | Filozofio, teologio, eduko, scientific writing (en) ![]() ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | Ordinatio ; Opus Oxoniense (Verko oksonana); De primo principio (Pri la unua principo); Reportatio Parisiensis (Pariza lekciaro) | |
Beatulo | ||
Beatigo | 1991 | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano Duns Skoto, latine Ioannes Duns Scotus, estis mezepoka skota filozofo kaj teologo, fratulo de la franciskana ordeno, fama skolastikulo pro filozofia pensado kaj influo en la posta jarcentoj. Liaj precipaj filozofiaj kaj teologiaj interesoj estis: metafiziko, epistemologio, logiko, teologio, anĝelologio, etiko ĉiam repensanta pri la doktrinoj de Aristotelo, Aŭgusteno, Boecio, Aviceno, Anselmo de Canterbury, Averoeso, Henriko de Gand, Tomaso de Akvino, Pierre de Jean Olivi, Gonzalvo de Hispanio; kaj multe signis la teologion kaj filozofion de franciskanismo, kaj de Pierre Auriol, Vilhelmo de Ockham, Johano Piko de la Mirandolo, Leibniz, Peirce, Gilson, Heidegger, Deleuze...
Liaj rimarkeblaj ideoj: la unusenceco de la Esto, principo de individuigo aŭ latine haecceitas, "tiuĉiaĵeco" [1], Senmakula koncipiĝo de Maria patrino de Jesuo. Precipaj verkoj Ordinatio ; Opus Oxoniense (Verko oksonana); De primo principio (Pri la unua principo); Reportatio Parisiensis (Pariza lekciaro).
Pro lia «subtila» filozofia pensado oni lin difinis, kaj amikoj kaj kontraŭuloj, «Subtila doktoro» (Doctor subtilis), dum el ĝi ekestis la skolo nomata «Skotismo», kiu emis rimarkigi penspoziciojn malsamajn ol tiuj de «Tomismo» (Tomaso de Akvino).