Johano Kalvino | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Jean Calvin | ||
Naskonomo | Jehan Cauvin | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1509 en Noyon, Pikardio, ![]() | |
Morto | 27-an de majo 1564 (54-jaraĝa) en Ĝenevo, Respubliko de Ĝenevo | |
Mortis per | Sepso ![]() | |
Tombo | Cemetery of Kings (en) ![]() ![]() | |
Religio | Kalvinismo vd | |
Lingvoj | latina • franca • meza franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Respubliko de Ĝenevo (1559–) Reĝlando Francio ![]() | |
Alma mater | Collège de la Marche (en) ![]() Malnova Universitato de Orléans Universitato de Bourges Collège de Montaigu (en) ![]() Universitato de Orleano ![]() | |
Subskribo ![]() | ||
Familio | ||
Patro | Gérard Cauvin ![]() | |
Edz(in)o | Idelette Calvin ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | pastoro advokato teologo Protestanta reformisto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Teologio ![]() | |
Aktiva en | Ĝenevo • Strasburgo vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Institucio de la Kristana Religio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johano KALVINO (latine Joannes Calvīnus, de kie devenas la formo esperanta kaj la refrancigo Jean Calvin; naskita kiel Jehan Cauvin la 10-an de julio 1509 — m. la 27-an de majo 1564) estis influa franca teologo kaj pastoro dum la Protestantisma Reformacio. Li multe kontribuis al la disvolviĝo de nova kristana teologia sistemo poste nomita kalvinismo. Kalvino unue laboris kiel humanista juristo, antaŭ ol rompi kun la Romkatolika Eklezio ĉirkaŭ la jaro 1530. Kiam komenciĝis la persekutado de protestantoj en Francio, Kalvino fuĝis al Bazelo (Svislando), kie li en 1536 publikigis la unuan eldonon de sia fundamenta verko Institucio de la Kristana Religio.
En la sama jaro, Kalvinon invitis Guillaume Farel por helpi al la eklezia reformado en Ĝenevo. La urba konsilantaro kontraŭis la akcepton de la ideoj de Kalvino kaj Farel, tiel ke la du homoj estis forpelitaj. Pro invito de Martin Bucer, Kalvino sekve iris al Strasburgo, kie li fariĝis pastoro de eklezio de francaj rifuĝintoj. Li daŭre subtenis la reformacian movadon de Ĝenevo, kien li estis denove invitita por gvidi ĝin. Post sia reveno al Ĝenevo, li enkondukis novajn formojn de ekleziaj direktado kaj liturgio, malgraŭ la kontraŭstaro de pluraj potencaj familioj de Ĝenevo, kiuj provis malgravigi lian aŭtoritaton. Dum tiu periodo ankaŭ alvenis al Ĝenevo Miguel Servet, hispano famiĝinta pro sia hereza doktrino. Li estis denuncita de Kalvino kaj mortpunita de la urba konsilantaro. Pro la senĉesa alveno de novaj rifuĝintoj favoraj al Kalvino, kaj pro la baloto de nova konsilantaro, la kontraŭuloj de Kalvino devis forlasi Ĝenevon. Johano Kalvino dediĉis la finon de sia vivo al la disvolviĝo de la Reformacio, en Ĝenevo sed ankaŭ tra la tuta Eŭropo.
Kalvino estis senlaca polemika kaj apologeta verkisto, kiu kaŭzis multajn teoriajn debatojn. Li ankaŭ interŝanĝis amikajn kaj subtenajn leterojn kun multaj reformistoj, inkluzive de Philipp Melanchthon kaj Heinrich Bullinger. Krom la Institutojn, li verkis komentariojn pri plejmultaj libroj de la Biblio, sed ankaŭ teologiajn eseojn kaj konfesajn dokumentojn. Li cetere proponis predikojn en Ĝenevo tutsemajne. Kalvinon forte influis la verkoj de Aŭgusteno de Hipono, kiuj interalie inspiris al li la doktrinon de antaŭdestinismo kaj la plenan suverenecon de Dio rilate al savo.
La verkoj kaj predikoj de Kalvino rekte naskis la branĉon de teologio, kiu nun havas lian nomon. Presbiterianoj kaj aliaj Reformitaj Eklezioj, kiuj ĝis hodiaŭ rigardas Kalvinon kiel ĉefan influon de siaj kredoj, disvolviĝis tra la tuta mondo. La ideoj de Kalvino konsiderinde influis gravajn religiulojn kaj tutajn religiajn movadojn, inkluzive de puritanismo. Pluraj historiistoj eĉ sugestis, ke kalvinismo kontribuis al la naskiĝo de kapitalismo, individuismo kaj moderna demokratio en Okcidento.