Johano KEPLERO (naskiĝis la 27-an de decembro 1571, mortis la 15-an de novembro 1630) (latine Joannes Keplerus; germane Johannes Kepler) estis germana matematikisto, astrologo kaj astronomo de la 17-a jarcento kiu disvolvigis kaj perfektigis la kopernikan sistemon de heliocentrismo. Keplero laboris kune kun Tycho Brahe, la dana astronomo kiu tre detale kaj zorgeme observis la moviĝon de la planedoj. Keplero ankaŭ konis Galileon, kaj, kiel li, estis fervora partiano de la kopernika sistemo. Sed pro la laboro de Tycho Brahe, Keplero bone scias, ke Koperniko ne precize priskribas la moviĝon de la planedoj kaj sukcese korektis lian teorion. Li estis ŝlosila figuro en la 17a-jarcenta scienca revolucio, li estis plej bone konata pro siaj leĝoj de planeda movo, bazitaj sur liaj verkoj Astronomia nova, Harmonices Mundi, kaj Epitome Astronomiae Copernicanae. Tiuj verkoj ankaŭ havigis unu el la fondoj por la teorio de Isaac Newton pri universala gravito.
La ĉefa eltrovo de Keplero estis, ke planedo moviĝas ne laŭ cirkloj aŭ kombinaĵoj de cirkloj, sed laŭ elipsoj. Kaj Ptolemeo kaj Koperniko utilis cirklojn kaj epiciklojn (cirkloj ene de cirkloj) por matematike priskribi la moviĝon de la planedoj, sed Keplero povis priskribi la moviĝon per unu simpla kurbo. La sistemo de Keplero estis ne nur multe pli simpla, sed ankaŭ multe pli preciza.
Dum sia kariero, Keplero estis primatematika instruisto ĉe seminaria lernejo en Graz, Aŭstrio, kie li iĝis asociita de Princo Hans Ulrich von Eggenberg. Poste li iĝis helpanto por astronomo Tycho Brahe, kaj eventuale estis imperia matematikisto por Rudolfo la 2-a kaj por liaj du sukcedantoj Matiaso kaj Ferdinando la 2-a. Li estis ankaŭ matematika instruisto en Linz, Aŭstrio, kaj konsilisto de la Generalo Wallenstein. Aldone, li faris fundamentan laboron en la kampo de optiko, inventis plibonigitan version de la refrakta teleskopo (nome Keplera teleskopo), kaj menciis la teleskopajn malkovrojn de sia samtempulo Galileo Galilei.
Keplero vivis en epoko kiam ne estis klara distingo inter astronomio kaj astrologio, sed estis forta divido inter astronomio (kiel branĉo de matematiko ene de la liberaj artoj) kaj fiziko (kiel branĉo de naturfilozofio). Keplero aldonis religiajn argumentojn kaj raciadon en sian libron, motivita de la religiaj konvinko kaj kredo ke Dio estis kreinta la mondon laŭ komprenebla plano kiu estas alirebla pere de la natura lumo de la racio.[1] Keplero priskribis sian novan astronomion kiel "ĉiela fiziko",[2] kiel "ekskurso al Metafiziko" de Aristotelo,[3] kaj kiel "suplemento al la Pri Ĉieloj de Aristotelo",[4] transformante la antikvan tradicion de fizika kosmologio per traktado de astronomio kiel parto de universala matematika fiziko.[5]