Dum la regado de Johano la 2-a komenciĝis la malkresko de la regno Pollando-Litovio el la pozicio de gvida grandpotenco en meza kaj orienta Eŭropo
La Reĝlando Pollando-Litovio en la internacie rekonitaj limoj de la jaro 1656 inkluzive de Prusio, Livonio kaj Estonio – kaj la teritoriaj perdoj laŭ la traktatoj de 1657, 1660 kaj 1667. Traktato de Wehlau 1657: Transdono de la suvereneco pri Prusio al la duko de Prusio; Traktato de Oliva 1660: internacia rekono pri la sveda posedo de Estonio kaj Livonio (jam dum 1626 plene konkeritaj fare de la armeo de reĝo Gustavo Adolfo); Traktato de Andrusovo 1667: agnosko de la fakta situacio, ke la hodiaŭa okcidenta Rusio kun Smolensko kaj la orienta Ukrainio kun Kievo estas posedaĵo de la Rusia Imperio (jam ekde 1654 plene konkeritaj fare de la rusia armeo)