John Kaye (1510-1573) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() medicus Anglicus
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 6-a de oktobro 1510 en Norwich, ![]() | ||||
Morto | 29-a de julio 1573 en Londono, ![]() | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio ![]() | ||||
Alma mater | Gonville kaj Caius College, Kembriĝo, Universitato de Padovo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johano Kajo (1510-1573) estis angla kuracisto, helenisto, erudiciulo kaj dua fondinto de la nuna "Gonville and Caius College", en Kembriĝo. Li aktivis kiel persona kuracisto de la angla reĝo Eduardo la 6-a, kaj la reĝinoj Maria la 1-a kaj Elizabeta la 1-a. Tamen, li eksiĝis el tiu posteno kaŭze de siaj ligiloj al la romkatolika fido. Nekongrue li estis akuzita pri ateismo kaj pri sekreta konservado de kolekto da ornamaĵoj kaj ornatoj uzataj en la romkatolika liturgio. Ili estis trovitaj kaj bruligitaj en la tribunalo de la Kolegio.