John Ramsey SWINNEY (naskiĝis la 13-an de aprilo 1964 en Edinburgo [1]) estas skota politikisto (SNP). Li estas Unua Ministro de Skotlando ekde majo 2024 kaj ankaŭ gvidanto de la SNP. Li antaŭe plenumis la oficon de partiestro de 2000 ĝis 2004. Kun ŝanĝiĝantaj respondecaj kampoj, li estis ministro en la registaroj de Alex Salmond kaj Nicola Sturgeon inter 2007 kaj 2023, funkciante kiel vicministroprezidento sub Sturgeon de 2014.