John ADAMS [ĝan adamz], la dua prezidento de Usono, naskiĝis la 30-an de oktobro 1735 en Braintree, Masaĉuseco. Li mortis 90-jaraĝa, la 4-an de julio 1826 en Quincy, Masaĉuseco, pro pneŭmonio kaj kora misfunkcio.
John Adams helpis verki la Usonan Deklaron de Sendependeco, kaj estis vicprezidento en la administrado de Georgo Vaŝingtono. Li estis 168 cm alta. Abigail SMITH estis lia edzino. Li estis Unitariano.
Adams venis el familio de puritanoj kaj, post studado de juro ĉe la universitato Harvard, praktikis la profesion de advokato. En Bostono li kontaktiĝis kun sia kuzo Samuel Adams kaj la Filoj de Libereco dum la frua Usona Revolucio. Komence ankoraŭ lojala al la Brita Konstitucio, li pli kaj pli proksimiĝis al la kolonianoj, kiuj klopodis disiĝi de la patrujo. Kiel membro de la Kontinenta Kongreso de 1774 ĝis 1778, li antaŭenigis la sendependecon de la Dektri Kolonioj de la regno Britio. Kune kun Thomas Jefferson, Benjamin Franklin kaj aliaj, li estis implikita en la koncepto de la Deklaracio de Sendependeco de Usono.
Inter du diplomatiaj misioj en la Reĝlando Francio, kiu staris ĵus antaŭ la Franca Revolucio, Adams ellaboris la Masaĉusecan Konstitucion hejme. Li tiam gvidis intertraktadojn en Eŭropo kun la Reĝlando Britio, kiu kulminis per la paco de Parizo en 1783. Adams tiam laboris kiel reprezentanto por la juna respubliko Usono en diversaj ŝtatoj kaj ekde 1782 li estis la unua ambasadoro de Usono en Nederlando, kaj ekde 1785 unua ambasadoro de Usono en Britio.
En la unua unua prezidant-baloto en 1789, Adams estis en dua pozicio sub George Washington, kaj iĝis ties vicprezidanto. En la baloto de 1792 li povis defendi tiun ĉi oficon kontraŭ George Clinton. En la sekva baloto, de 1796, li mallarĝe venkis kontraŭ Thomas Jefferson, estante la kandidato de la nove fondita Federalista Partio de Usono. La oficperiodo de Adams estis ombrita de la kvazaŭ-milito kun la Revolucia Francio kaj la intrigoj de Jefferson kaj Alexander Hamilton kontraŭ li. En tre polariza prezidanta baloto en 1800, Adams estis venkita fare de Thomas Jefferson. Li tiam retiriĝis en privatan vivon kaj, baldaŭ antaŭ la fino de sia vivo, vidis sian plej aĝan filon John Quincy Adams esti elektita prezidanto en 1824.
|
|