John Dee | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de julio 1527 en Londono, ![]() |
Morto | 26-an de marto 1609 (81-jaraĝa) en Mortlake, ![]() |
Tombo | St Mary the Virgin, Mortlake (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | latina • angla |
Ŝtataneco | |
Alma mater | Malnova universitato de Loveno (1548–1550) Trinity College (1546–1548) St John's College (1542–1546) ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Patro | Roland ap Bedo ap Dafydd Ddû ap John Dee (en) ![]() ![]() |
Patrino | Jane ferch William Wilde (en) ![]() ![]() |
Edz(in)o | Jane Dee (en) ![]() ![]() |
Infano | Arthur Dee (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filozofo geografo kartografo astrologo matematikisto astronomo skribisto ![]() |
Verkoj | ĥanoĥa lingvo Ĥanoĥa Magio Monado Hieroglifa De Heptarchia Mystica |
D-ro John DEE (naskiĝis la 13-an de julio 1527 en Londono; mortis dum 1608 en Mortlake, Surrey, intertempe sudorienta urboparto de Londono) estis konata angla matematikisto, astronomo, astrologo, geografo, mistikisto kaj konsilisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a.
Li dediĉis grandan parton de sia vivo ankaŭ al la alĥemio, al aŭgurado kaj al la hermetika filozofio.
Dee staris inter la "mondoj" de scienco kaj magio, en epoko kiam ili en la mezepoka Eŭropo ĵus iĝis diferencigeblaj. Mem unu el la plej grandaj kleruloj de sia jarcento, John Dee jam en juna aĝo prelegis en je aŭskultantoj plenegaj salonoj de la Universitato de Parizo. Li estis pasia subtenanto de la matematiko, respektata astronomo kaj gvida eksperto pri navigado, kaj edukis multajn el la navigistoj kiuj poste realigis malkovrajn ŝipajn ekspediciojn de Anglio al en Eŭropo ĝis nun nekonataj mondopartoj.
En unu el pluraj verkoj, kiujn li skribis dum la 1580-aj jaroj, por kuraĝigi britajn malkovrajn ekspediciojn trovi la nordokcidentan pasejon inter Anglio kaj Nordameriko, John Dee kreis la terminon "Brita Imperio".
Samtempe li tre profundiĝis en la magion de kristanaj kaj judaj radikoj, en astrologion kaj hermetikan filozofion. Fakte li dediĉis la lastan trionon de sia vivo preskaŭ ekskluzive al la penoj ekkontakti anĝelojn, en la deziro tiel lerni pri la universala lingvo de la kreo de la mondo. Estante ano de la novplatonismo de la renesanca filozofo Marsilio Ficino, por John Dee matematikaj esploroj kaj eksperimentoj pri hermetika magio kaj aŭgurado ne estis kontrasto, sed li rigardis tiujn aktivecojn diversaj aspektoj de unueca mondkoncepto kun la sama tasko: la serĉo de transcendenta kompreno de la diaj ideoj, kiuj estas la fundamento de la videbla kosmo.
Pro sia statuso kiel respektata klerulo, John Dee ankaŭ povis ludi gravan rolon en la politiko de la elizabeta epoko: De tempo al tempo, li estis konsilisto kaj instruisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, kaj havis rilatojn kun du gvidaj ministroj de ŝi, Francis Walsingham kaj William Cecil. Laŭ la kleruloj Frances Yates kaj Peter French, li dum sia vivo posedis la plej grandan bibliotekon de Anglio, kaj unu el la plej grandaj de Eŭropo.