Giovanni Florio (1552-1625) | ||
---|---|---|
![]() "La nova vortomondo de la Reĝino Anna, aŭ, Vortaro de la Itala kaj Angla lingvoj", verko eldonita en 1611
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1552 en Londono, Anglio | |
Morto | 1625 en Fulham, Londono, Anglio | |
Lingvoj | angla • itala • franca • latina vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() | |
Alma mater | Universitato de Oksfordo | |
Familio | ||
Infanoj | Aurelia Molins (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | lingvisto vortaristo tradukisto verkisto ![]() | |
Laborkampo | Lingvoscienco, leksikografio, tradukoj el la franca kaj translations from Italian (en) ![]() ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
John Florio estis angla poeto, leksikografo, tradukisto de Michel de Montaigne kaj reĝlingva instruisto en la kortego de Jakobo la 1-a. Li estas agnoskita kiel la plej grava el la Renesancaj Humanistoj en anglio. Florjo kontribuis per 1149 vortoj por la angla lingvo, restinte trialoke post Chaucer (kun 2012 vortoj) kaj Shakespeare (kun 1969 vortoj), en la lingvistika analizo farita de la Stanforda profesoro John Willinsky. Li parolis plurajn lingvojn tiaj kiaj la itala, la franca, la germana, la hispana, la angla, la latina, la greka kaj la hebrea. John Florio estas citita 3.871 fojojn en la Oksforda Angla Vortaro kaj estas la 77-a plej citita eniro en la Oksforda Angla Vortaro.
Li ankaŭ estis la unua tradukisto en la anglan de la franca filozofo kaj verkisto Montaigne, kaj la unua tradukisto de Boccaccio. Li ankaŭ verkis la unuan ampleksan anglan-italan vortaron, superante la unuan italan-anglan vortaron de William Thomas (1524-1554)], publikigitan en 1550.