Siro John GIELGUD (la 14-an de aprilo 1904 - la 21-an de majo 2000) estis angla filma kaj teatra aktoro, unu el la ĉefaj teatraj aktoroj de sia tempo. Gielgud estas unu el la solaj homoj kiuj ricevis Emmy, Grammy, Oskar kaj Tony, nome ĉiujn ĉefajn premiojn de usona distrindustrio.