John Schlesinger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de februaro 1926 en Londono |
Morto | 25-an de julio 2003 (77-jaraĝa) en Palm Springs |
Mortokialo | Apopleksio ![]() |
Tombo | Willesden Jewish Cemetery (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Alma mater | Balliol College St Edmund's School (en) ![]() Uppingham School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro televida reĝisoro scenaristo aktoro reĝisoro ![]() |
John Richard SCHLESINGER (/ˈʃlɛsɪndʒər/ SHLESS-in-jər; 16a de Februaro 1926 – 25a de Julio 2003) estis angla reĝisoro kaj aktoro de kino kaj teatro. Li aperis komence de la 1960-aj jaroj kiel grava fugro de la Brita Nova Ondo, antaŭ ekiri al sukcesa kariero en Holivudo, ofte reĝisorante filmojn malferme en provokaj temoj, kombine kun sia statuso kiel unu el la malmultaj malferma samseksemaj reĝisoroj laborante en ĉeftendencaj filmoj.[1][2]
Lia filmo de 1969 nome Midnight Cowboy, pro kiu li ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Reĝisoro, estis unu el la plej fruaj ĉeftendencaj usonaj filmoj kiuj temas eksplicite pri samseksa rilato, kaj estas konsiderata elrompa verko de la samseksa kinarto.[3][4][5] Li estis ankaŭ aktiva kiel reĝisoro de teatraĵoj, kaj estis asocia direktoro de la Royal National Theatre.
Krom sia Oskar-premio, Schlesinger laŭlonge de sia kariero ricevis kvar premiojn BAFTA, nomumojn por tri Oraj Globoj, du nomumojn por la Ora Leono de la Venecia Kinfestivalo, kaj la Vivatingan Premion de la Directors Guild of Great Britain. En 1970, li estis nomumita Commander of the Order of the British Empire (CBE) kaj en 2002, li iĝis ano de BAFTA.
Kvar filmoj de Schlesinger (Billy Liar, Darling, Far from the Madding Crowd, Sunday Bloody Sunday) estas inter la 100 pintaj filmoj de la British Film Institute.[6]