John William Waterhouse | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1849 en Romo |
Morto | 11-an de februaro 1917 (67-jaraĝa) en Londono |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Kensal Green Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | araba lingvo (1917–) Reĝlando Italio (1861–1917) |
Alma mater | Reĝa Akademio de Artoj |
Subskribo | |
Familio | |
Edz(in)o | Esther Kenworthy Waterhouse (en) (1883–) |
Okupo | |
Okupo | pentristo konstrua desegnisto |
Verkoj | The Lady of Shalott Circe Offering the Cup to Ulysses Gather Ye Rosebuds While Ye May Sleep and his Half-brother Death Ophelia Hylas and the Nymphs |
John William WATERHOUSE RAA (6a de Aprilo 1849 – 10a de Februaro 1917) estis angla pentristo konata ĉar laboris unue laŭ Akademia stilo kaj por poste aliri al la stilo de La Antaŭ-Rafaelida Frataro kaj ties temoj. Liaj artaĵoj estis konataj pro siaj priskriboj de virinoj kaj el de la antikvgreka mitologio kaj de la legendaro pri la temaro de la Reĝo Arturo.
Naskiĝintaj en Romo de anglaj gepatroj kiuj estis same pentristoj, Waterhouse poste translokiĝis al Londono, kie li aliĝis en la Reĝa Akademio de Artoj. Li tuj ekekspoziciis en ties ĉiujaraj someraj ekspozicioj, fokuse al la kreado de grandaj tolverkoj kiuj priskribas scenojn el la ĉiutaga vivo kaj el mitologio de antikva Grekio.
La verkaro de Waterhouse estas nuntempe ekspoziciita je kelkaj gravaj Britaj artgalerioj, kaj la Reĝa Akademio de Artoj organizis gravan retrospektivon de lia verkaro en 2009.
En Januaro 2018, kurantoj de la Manĉestera Artgalerio okazigis polemikon ĉar portempe apartigis pentraĵon de 1896 de Waterhouse, nome Hilas kaj la Nimfoj, el publika montrado por konektigi ĝin kun tiutempa konversacio pri kulturaj sintenoj pri virinoj.