Jojo aŭ jo(-)joo (en multaj nacilingvoj yo-yo) estas ludilo konsistanta el du diskoj ligitaj kaj kunigitaj per akso, ĉirkaŭ kiu volviĝas ŝnuro. Volvinte la ŝnuron, oni ĵetante kaj faligante la diskojn amuzas per la ludilo, kiun la revolviĝanta ŝnuro revenigas en la manon.