![]() |
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj futbalkluboj de la urbo Jokohamo. Ekzistas ankaŭ artikolo pri la klubo Jokohamo F. Marinos. |
Jokohama FC aŭ en plena Esperanto Jokohama FK, do "Jokohama futbalklubo" (横浜FC, latinliterigite Yokohama Efushī) estas profesia futbalteamo de Japanio, kies unua vira teamo nune ludas en la 2-a Japana Ligo. La oficiala hejmurbo de la teamo estas Jokohamo, kaj FC estas la tradicia mallongigo por futbalklubo en Anglio, la devenlando de la sporto.