Jonathan Swift

Jonathan Swift
Persona informo
Jonathan Swift
Naskiĝo 30-an de novembro 1667 (1667-11-30)
en Dublino,  Reĝlando Irlando
Morto 19-an de oktobro 1745 (1745-10-19) (77-jaraĝa)
en Dublino,  Reĝlando Irlando
Tombo Katedralo de Sankta Patriko de Dublino Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Anglikanismo vd
Etno Anglo-Irish people vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Whitehaven vd
Ŝtataneco Reĝlando Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Triunuo
Kolegio Hertford
Kilkenny College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Tories (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Jonathan Swift
Familio
Patro Jonathan Swift (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Abigail Erick (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jane Swift (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o vd
Amkunulo Esther Vanhomrigh Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Isaac Bickerstaff • Lemuel Gulliver • M. B. Drapier • Simon Wagstaff vd
Okupo poeto
eseisto
sciencfikcia verkisto
publikigisto
prozisto
verkisto de porinfana literaturo
publika konato
verkisto
pamphleteer (en) Traduki
romanisto
anglikana sacerdoto
satiristo
homrajta aktivulo
filozofo
pastro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1700–1745 vd
Verkado
Verkoj La vojaĝoj de Gulivero ❦
Modesta Propono ❦
A Tale of a Tub vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jonathan SWIFT ([ˈdʒɒnəθən swɪft]; esperanta enskribo de prononco Ĝonatan Svift; esperantigite Ĝonatano Svifto, aŭ Jonatano Svifto, aŭ Ĵonatano Svifto) (n. la 30-an de novembro 1667 en Dublino, m. la 19-an de oktobro 1745 en Dublino) estis angla/irlanda verkisto.

Li studis teologion en sia naskiĝurbo, venis al Anglio en la jaro 1688 kaj fariĝis la sekretario de la politikisto kaj verkisto Sir William TEMPLE. En Anglio li ankaŭ konatiĝis kun la junulino Esther "Stella" JOHNSON, kiu inspiris lin al la verkado de poemoj kaj la taglibro A journal to Stella (Taglibro por Stela).

Ekde 1699 Jonathan SWIFT denove ekvivis en Irlando, sed li ofte vojaĝis al Londono, por partopreni la politikan vivon tie. En la jaro 1713 li fariĝis dekano de la Dublina Katedralo St. Patrick’s. Ekde tiam lia politika intereso koncentriĝis ĉefe al Irlando.

La verkaron de Swift karakterizas preciza lingvouzo kaj ofte agreseme mokanta humuro. Du partoj el la kvarvoluma satiro Gulliver’s travels (La vojaĝoj de Gulivero) nuntempe apartenas al la klasikaĵoj de la porjunulara literaturo.

Li havis grandan influon al la mondliteraturo. En Esperanto estis Sandor Szathmari, kiu samstile kaj samakre kritikis la homan socion en sia verko Vojaĝo al Kazohinio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne