Jorge Francisco Isidoro Luis BORGES [ĥorĥe luis borĥes] ( audio) (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1899 en Bonaero, mortis la 14-an de junio 1986 en Ĝenevo) estis argentina verkisto, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj personoj de la literaturmedio de la 20-a jarcento. Li fariĝis vaste konata ĉefe pro siaj etaj rakontaĵoj kaj fikciaj eseoj, sed li ankaŭ estis poeto, tradukisto kaj literaturkritikisto. Lin influis la verkoj de, inter aliaj, Edgar Allan Poe, Dante Alighieri, Miguel de Cervantes, Franz Kafka, H. G. Wells kaj G. K. Chesterton.
Lia verkaro estis fundamenta por la tutmondaj literaturo kaj pensaro, kaj krome estas celo de detalaj analizoj kaj multaj kaj diversaj interpretoj.[1] Liaj plej bone konataj libroj, Ficciones (Fikcioj) kaj El Aleph (La alefo), publikigitaj en la 1940-aj jaroj, estas kompilaĵoj de mallongaj rakontoj interkonektitaj de oftaj temoj, kiel revoj, sonĝoj, labirintoj, filozofio, bibliotekoj, speguloj, fikciaj verkistoj kaj mitologio.[2] La verkaro de Borges kontribuis al plibonigo de filozofia literaturo kaj de la ĝenro de fantazio, kaj estis konsiderata de kelkaj kritikistoj kiel markilo de la komenco de la movado magia realismo de la 20-a jarcento en la Latinamerika literaturo.[3] Liaj lastaj poemoj temas pri parolado kun kulturaj figuroj kiel Spinoza, Camões, kaj Virgilio.
Fantaziaj ontologioj, inventitaj genealogioj, utopiaj gramatikoj, fikciaj geografioj, multaj tutmondaj historioj, logikaj bestaroj, rakontaj etikoj, imagaj matematikoj, teologiaj konfliktoj, geometriaj inventoj, nerealaj roluloj, prezentitaj kiel realaj, kaj inventitaj memoroj estas parto de la enorma panorama mondo kiun en siaj verkoj Borges proponas kaj al la fakuloj kaj al la meza leganto. Sed super ĉio tio, jen filozofio, rigardita kiel perplekseco; la pensaro kiel konjekto, kaj poezio, nome la suprema formo de la racio. Kvankam li estis pura literaturisto, li estas favorata de semiotikistoj, matematikistoj, filologoj kaj filozofoj kaj mitologoj, ĉar Borges havigas — pere de la perfekto de sia lingvaĵo, de sia sciaro, de la universalismo de siaj ideoj, de la originaleco de siaj fikcioj kaj de la belo de sia poezio — verkaron kiu honorigas la hispanan lingvon kaj la tutmondan pensaron.[4]
Li ricevis nombrajn premiojn,[5] estis ankaŭ tre polemikiga pro siaj politikaj deklaroj ege konservativaj, kiuj eble estis baro por ne ricevi la Nobel-premion pri literaturo,[6][7] al kiu li estis kandidato dum preskaŭ tridek jaroj.
|
Naskiĝinta en antaŭurbo de Bonaero, Borges poste translokiĝis kun sia familio al Svisio en 1914, kie li studis en la Collège de Genève. La familio veturis multe en Eŭropo, ekzemple tra Hispanio. Reveninte al Argentino en 1921, Borges ekpublikigis siajn poemojn kaj eseojn en superrrealismaj literaturaj gazetoj. Li laboris ankaŭ kiel bibliotekisto kaj publika prelegisto. En 1955, li estis nomumita direktoro de la Nacia Biblioteko kaj profesoro pri angla literaturo en la Universitato de Bonaero. Li iĝis komplete blinda estante 55-jaraĝa. Kelkaj fakuloj sugestis, ke lia progresinta blindeco helpis lin kreadi plinovigajn literaturajn simbolojn pere de la imagopovo.[9] Ĉirkaŭ la 1960-aj jaroj, lia verkaro estis tradukita kaj amplekse publikigita en Usono kaj en tuta Eŭropo, krom en aliaj landoj. Borges mem flue parolis en kelkaj lingvoj.
En 1961, li venis al la internacia atento kiam li ricevis la unuan premion Formentor (nome Premio Internacional), kiun li kunhavis kun Samuel Beckett. En 1971, li ricevis la premion Jerusalemo. Lia internacia reputacio estis plifirmigita en la 1960-aj jaroj, helpita de liaj verkoj jam disponeblaj en angla, de la Latinamerika bum kaj de la sukceso de la verko de García Márquez nome Cent jaroj da soleco.[10] Li dediĉis sian finan verkon, nome La konspiruloj, al la urbo Ĝenevo, Svisio.[11] La verkisto kaj eseisto J. M. Coetzee diris pri li: "Li, pli ol ajnulo, plinovigis la lingvon de fikcio kaj tiel pavis la vojon por rimarkinda generacio de hispanamerikaj romanistoj."[12]