Josef von Sternberg

Josef von Sternberg
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1894 (1894-05-29)
en Vieno
Morto 22-an de decembro 1969 (1969-12-22) (75-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Usono
Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Jamaica High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Riza Royce (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Infano 1
Okupo
Okupo filmreĝisoro
filmproduktoro
ĉefkameraisto
scenaristo
filmmuntisto
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Josef von Sternberg (d.) en Japanio, 1936.

Josef von STERNBERG, denaske Jonas Sternberg (Vieno, 29a de Majo 1894 – Kantono Los-Anĝeleso, 22a de Decembro 1969) estis aŭstri-usona kinreĝisoro. Lia familio elmigris porĉiame al Usono kiam li estis nur dekkvarjaraĝa, kaj li kreskiĝis en Novjorko. Li eklaboris ĉe la entrepreno World Film Company en Fort Lee, Nov-Ĵerzejo, kie li estis tutorita de la franca reĝisoro Emile Chautard.

Sternberg startis en Holivudo post fari sian unuan filmon kiel reĝisoro en 1925. Charlie Chaplin interesiĝis pri li, kaj reĝisorigis lin filmon. Sternberg laborkis en la malfrua silenta kinarto en la fino de la 1920-aj jaroj, ĉirkaŭ kiam li estis adoptinta la uzon de "von" en sia nomo, kiel postulo de aristokrataj originoj kion li ne plendis. Post labori kun la premiita germana stelulo Emil Jannings, li estis invitita el Holivudo al Berlino en 1930 por fari la unuan germanan tutparolatan filmon, Der blaue Engel (la blua anĝelo), nome kunproduktoraĵo inter Paramount en Usona kaj UFA en Germanio, kun Jannings kaj nekonata revu-artistino, nome Marlene Dietrich. Lia kuraĝigo al la ludado de tiu lasta helpis kreadi la Dietrich legendon en la ses aldonaj filmoj kiuj ili faris kune en Holivudo. Li estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Reĝisoro pro du el tiuj, nome Morocco (1930) kaj Shanghai Express (1932).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne