Josep Puig i Cadafalch [PUĉi kadaFALĈ][1] (Mataró, 17a de oktobro 1867 - Barcelono, 23a de decembro 1956) estis katalun-hispana arkitekto, konsiderita unu el la plej gravaj de la kataluna modernismo. Li estis krome historiisto, matematikisto kaj politikisto,[2] kaj li estis prezidanto de la Municiparo de Katalunio inter 1917 kaj 1924,[3] post la morto de sia antaŭulo Enric Prat de la Riba.[4]
Li estis profesoro pri hidraŭliko kaj rezisto de materialoj.
Same kiel aliaj katalunismaj estroj, Puig i Cadafalchl apogis en 1923 la puĉon de Primo de Rivera.[5] Fakte li estis unu el la katalunestroj kiuj venis al la fervoja stacio por adiaŭi la generalon Miguel Primo de Rivera kiam tiu translokiĝis al Madrido por enposteniĝi kiel diktatora ĉefministro.[6] Tamen, en januaro 1924 li mem estos elpostenigita fare de la nova reĝimo kaj anstataŭita per Alfonso Sala.[7][8]
Puig estis disĉiplo de Lluís Domènech i Montaner, kaj estas konsiderata la lasta reprezentanto de la modernismo kaj la unua de la sekva Noucentisme. Laŭ kelkaj fakuloj, lia verko pŭovas subdividiĝi en jenaj tri periodoj:
Post la Hispana Enlanda Milito li ekziliĝis[9] al Parizo, profesoris pri arkitekturo kaj historio en diversaj universitatoj, kaj atingis internacian agnoskon. Puig ricevis la titolon de doktoro honoris causa de kelkaj universitatoj, inter kiuj tiu de Parizo. Li revenis al Hispanio en 1942, kaj tiam ricevis malpermeson esti arkitekto, pro kio li dediĉis sin nur al restaŭrado de konstruaĵoj kaj de historiaj monumentoj.