Joseph Wresinski | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Joseph Antoine Maurice Roland Wrzesinski |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1917 en Angers |
Morto | 14-an de februaro 1988 (71-jaraĝa) en Suresnes |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto (1946–) aktivulo politikisto verkisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.joseph-wresinski.org/fr/ |
Patro Joseph WRESINSKI [ pl. Józef Wrzesiński](1917 - 1988) estis franca pastro kaj fondinto de la Internacia Movado ATD Kvara Mondo [1](Mouvement international ATD Quart Monde), kiu volas helpi al familioj kaj personoj, kiuj troviĝis en ekstrema mizero[2]. ATD Kvara Mondo havas sekciojn en 28 landoj en Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo.
Wresinski naskiĝis en malriĉa kvartalo de Angers, Francio. Li havis poldevenan patron kaj eŭskan (hispanan) patrinon. Dum sia tuta vivo li luktis kontraŭ la meksanismoj de malriĉeco kaj ekskludo en la servo de la plej malriĉaj. En 1957 li fondis la Movadon ATD Kvara Mondo en restadejo por senhejmuloj kun kiuj li kreis bibliotekon kaj infangvatejon. Li estis la aŭtoro de la raporto pri ekstrema malriĉeco kaj ekonomia kaj socia malfirmeco (Grande pauvreté et précarité économique et sociale). Tiu ĉi raporto preparis la vojon al ampleksa laboro de homrajtaj komisionoj ĉe la UN, la Eŭropan Union kaj la Konsilion de Eŭropo.
Wresinski lanĉis la internacian tagon por la abolicio de malriĉeco kiu okazas ĉiujare la 17-an de oktobro. Poste tiu cĉ tago estis rekonita fare de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj.