Josquin des Prez | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1454 en Beaurevoir, ![]() |
Morto | 27-an de aŭgusto 1521 (66-jaraĝa) en Condé-sur-l'Escaut, ![]() |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | komponisto ![]() |
Josquin des Prez (naskiĝinta inter 1450 kaj 1455 – mortinta 27-a de aŭgusto 1521), ofte simple nomata Josquin, estis franc-flandra komponisto de la renesanco. Li estas ankaŭ konata kiel Josquin Desprez, franca versio de la nederlanda "Josken Van De Velde", diminutivo de "Joseph Van De Velde", kaj latinigita kiel Josquinus Pratensis, alternative Jodocus Pratensis. Li estis la plej fama eŭropa komponisto inter Guillaume Dufay kaj Palestrina, kaj kutime oni konsideras lin kiel centrulo de la Franc-Flandra Skolo. Josquin estas konsiderata fare de eruditoj kiel la unua majstro de la altrenesanca stilo de polifonia voĉkanta muziko, kiu elmergiĝis dum lia vivotempo
Dum la 16-a jarcento Josquin iom post iom akiris la reputacion kiel la plej grava komponisto de la epoko, lia regado de tekniko kaj esprimo estis universale imitata kaj admirata. Verkisto same diversaj kiel Baldassare Castiglione kaj Martin Luther skribis pri lia reputacio kaj famo; teoriistoj kiel ekz. Heinrich Glarean kaj Gioseffo Zarlino opiniis lian stilon kiel tiu, kiu plej bone reprezentas perfektecon.[2] Li estis tiom admirata, ke kopiistoj atribuis al li multajn anonimajn komponaĵojn, eble por kreskigi iliajn vendojn.[3] Almenaŭ 374 verkojn oni atribuis al li;[4] Nur post la apero de moderna analitika klereco kelkaj el tiuj misatribuaĵoj estis reviziita surbaze de stilaj trajtoj kaj manskribaj atestoj. Eĉ spite de la ega reputacio de Josquin daŭranta ĝis komence de la baroka erao kaj revivigita en la 20-a jarcento lia biografio estas mistera, kaj ni preskaŭ nenion scias pri lia presoneco. La ununura transviva verko, kiu estintus el lia propra mano, eble estas skribaĉaĵo sur la muro de la Siksta Kapelo, kaj nur unu samtempula mencio pri lia karaktero estas konata, en letero al Duko Ercole la 1-a de Ferrara. La vivoj de dekoj da malpli gravaj komponistoj el la renesanco estas pli bone dokumentitaj ol la vivo de Josquin.[5]
Josquin skribis kaj sakralan kaj profanan muzikon en ĉiuj voĉkantaj formoj gravaj tiuteme inkluzive mesojn, motetojn, kanzonojn kaj frotolojn. Dum la 16-a jarcento li estis laŭdata kaj pro sia plej altgrada melodikrea talento kaj pro sia inventemo rilate la aplikadon de komponteknikoj. En la moderna epoko eruditoj provis esplori la bazajn detalojn de lia biografio kaj difini la ĉefajn trajtojn de lia stilo por ĝustigi misatribuadojn, tasko kiu montriĝis kiel malfacila. Josquin ŝatis solvi komponproblemojn diversmaniere en sinsekvaj komponaĵoj, samkiel faris Stravinski pli ol 400 jarojn poste. Kelkfoje li verkis en asketa stilo evitanta ornamaĵojn, kaj aliajn fojojn li skribis muzikon postulantan konsinderindan virtuozecon.[6] Heinrich Glarean skribis en 1547, ke Josquin ne nur estis " bonega virtuozo" (la Latinan oni ankaŭ povas traduki kiel "renomisto"), sed kapablis esti "mokulo" efektive uzanta satiron.[7] Dum kiam la ĉefcelo de la esploro en la lastaj jaroj konsistis en tio, eligi el la Ĵoskena katalogo muzikaĵojn inkluzive kelkajn el siaj plej famaj verkoj por reatribui ilin al samtempuloj liaj, la resta muziko reprezentas kelkajn el liaj plej famaj kaj daŭremaj de la renesanco.[8]