Jost Amman | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1538 en Zuriko |
Morto | 17-an de marto 1591 (52-jaraĝa) en Nurenbergo |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Germanio Svislando ![]() |
Okupo | |
Okupo | ilustristo dezajnisto watercolorist (en) ![]() glass painter (en) ![]() gravuristo grafikartisto gravuristo per akvaforto pentristo desegnisto ![]() |
Jost AMMAN (13a de Junio, 1539 – 17a de Marto, 1591) estis svis-germana artisto, fama ĉefe pro siaj lignogravuraĵoj, faritaj ĉefe por libroilustraĵoj.
Amman naskiĝis en Zuriko, filo de profesoro de Klasikaj studoj kaj Logiko. Li mem estis bone edukita. Oni konas malmulte pri sia persona historio krom la fakto ke li translokiĝis al Nurembergo en 1560, kie li civitaniĝis kaj plu loĝis ĝis sia morto en Marto 1591. Li laboris dekomence kun Virgil Solis, tiam ĉefa produktisto de libro-ilustraĵoj. Lia produktiveco estis tre rimarkinda, laŭ la aserto el unu el liaj disĉiploj, kiu diris ke la desegnoj kiujn li faris dum periodo de kvar jaroj plenigus fojnĉaron. Granda nombro de liaj originaj desegnoj estas en Kupferstichkabinett Berlin. Ĉirkaŭ 1,500 presaĵoj estas atribuitaj el li. Li estis unu el la lastaj ĉefaj produktistoj de lignogravuraĵo por libroj, ĉar dum lia kariero gravuĵaroj estis laŭgrade faritaj por plenumi tiun rolon. Kvankam kiel plej el artistoj por lignogravuraĵoj, li normale uzis specialistan formschneider por tranĉi la blokon de siaj desegnoj, li foje metis kaj tranĉilon kaj plumon en sia subskribo en presaĵoj, sugestante ke li foje tranĉis siajn proprajn blokojn.
Serio de gravuraĵo farita de Amman pri la reĝoj de Francio, kun mallongaj biografioj, aperis en Frankfurto en 1576. Li faris ankaŭ multaj el la lignogravuraj ilustraĵoj por la Biblio publikigita en Frankfurto de Sigismund Feierabend, kaj por topografia esplorado de Bavario fare de Philipp Apian.[1] Alia seria laboro, nome Panoplia Omnium Liberalium Mechanicarum et Seden-tariarum Artium Genera Continens, enhavanta 115 platojn, estas de granda valoro.[2] La desegnomaniero de Amman estas ĝusta kaj spirita, kaj lia liniaro de detaloj de kostumoj estas ĝisfunda kaj akurata. Pentraĵoj oleaj kaj survitraj estas atribuitaj al li, sed neniu estis identigita.
Amman mortis en Nurembergo, Bavario, 51-jaraĝa.