Jozef Bican | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Pepi, Manolo |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1913 en Vieno |
Morto | 12-an de decembro 2001 (88-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejo de Vyšehrad ![]() |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio (1938–) Aŭstrio (1918–) Cislajtio (1913–1918) ![]() |
Okupo | |
Okupo | futbalisto futbala trejnisto sportisto ![]() |
Josef "Peppy" BICAN ( la 25-an de septembro 1913 - la 12-an de decembro 2001) estis aŭstra - ĉeĥoslovaka futbalisto. Laŭ la International Federation of Football History and Statistics (IFFHS), Bican trafis 805 oficialajn golojn dum sia kariero - nombro kiu lokis lin dum jardekoj kiel la plej produktiva poentinto en la historio de monda piedpilko kaj kiel la futbalisto kun la plej alta mezuma nombro da goloj po ludo (1.51). Kiel rezulto, la organizo aljuĝis al li la premion "Golden Ball" por la plej granda poentinto en la 20-a jarcento.
Bican, kiu estas konsiderita unu el la plej grandaj futbalistoj de Slavia Prago, finis kvin sezonojn kun la titolo de "sezona plejgolinto de Eŭropo" kaj eĉ estis parto de la aŭstra mirakla teamo, kiu atingis la kvaran lokon en la Monda Pokalo 1934. Krome, li estis elstara sprintulo kaj povis kuri 100 metrojn en 10.8 sekundoj (rezulto tenita fare de multaj kuristoj de tiu tempo).