Juan Antonio Lavalleja | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de junio 1784 en Minas |
Morto | 22-an de oktobro 1853 (69-jaraĝa) en Montevideo |
Tombo | Metropolitan Basilica Cathedral of the Immaculate Conception and San Felipe and Santiago (en) ![]() ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Urugvajo ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Ana Monterroso de Lavalleja (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto militisto ![]() |
Juan Antonio Lavalleja y de la Torre [labaJEĥa] (Minas, Vicreĝlando de Rivero Plata, 24-a de junio de 1784 – Montevideo, Urugvajo, 22-a de oktobro de 1853) estis militisto kaj politikisto el Urugvajo. Li estis estro de la Tridek Tri Orientanoj kaj Prezidento de Urugvajo en la Triviraro de 1853.
Li estis la filo de hispanaj terposedantoj.[1]
Pro la leviĝo de sia lando responde al la Revolucio de Majo okazinta la 25-a de majo de 1810 en Bonaero Lavalleja entuziasmiĝis kaj kiel soldado luktis en la Batalo de Las Piedras en 1811, post kio li iĝis kapitano en 1814. Akompane Artigas kaj dekomence sub estreco de Fructuoso Rivera en la lukto kontraŭ la unueciguloj, li batalis kontraŭ Manuel Dorrego en la kamparo de Guayabos, la 10a de januaro de 1815, kaj li venkis.[1]
Ekde 1816 li luktis kontraŭ la Invado Brazil-Portugala kaj la 3an de aprilo de 1818 portugaloj kaptis lin kaj enprizonigis lin en Brazilo. En 1821 oni permesis sian revenon al Montevideo kaj tuje servis ĉe la kolonelo Rivera. Kiam okazis la sendependigo de tio kio nun estas Brazilo nome tiam Brazila Imperio, Rivera kaj Lavalleja estis kun Lecor favore, eĉ subskribante la akton de proklamo kaj agnosko de la imperiestro Petro la 1-a de Brazilo, la 17an de oktobro de 1822. Kiam li venis al Bonaero en 1824, la imperiaj aŭtoritatoj deklaris ĝin dezertinto kaj konfiskis siajn havaĵojn.